La Paĝo de Donald Broadribb

Pasted Graphic

Donald Broadribb, naskita la 3an de aŭgusto 1933, en Rochester, N.Y. (Usono).

Eduko: Mi estis edukita en Monroe High School en Rochester N.Y., ricevis la diplomon B.A. de la Universitato de Rochester en 1954. Studis Hispanan Lingvistikon por la diplomo M.A. ĉe la Universitato de Illinois, en Usono, ricevita en 1956. Samtempe mi instruis la hispanan lingvon en tiu universitato, kaj kromstudis ĝis profesia nivelo la antikvan grekan (helenan) lingvon, kun kiel precipa temo la verkoj de Platono. 1956-1959 mi studis en Union Theological Seminary in New York City, de kiu mi ricevis la diplomon M.Div. Miaj ĉefaj studtemoj estis la antikva hebrea lingvo kaj la κοινη (greka lingvo de la novtestamenta periodo). En 1964 mi ricevis la doktoran diplomon, Ph.D., ĉe la Universitato de Melburno en Aŭstralio, kie mi ankaŭ instruadis la antikvan hebrean lingvon, la antikvan sirian lingvon, la antikvajn kulturojn proksimorientajn, kaj la historian komparon de religioj. En 1970 mi komencis profesiajn studojn en la Instituto C.G. Jung en Zuriko (Svislando), kaj ricevis la Diplomon de Analiza Psikologio en 1974.

Karieroj: Kvankam unue mi celis esti lingvinstruisto, kaj instruis dum du jaroj la hispanan lingvon en la Universitato de Illinois, mi trovis antikvajn kulturojn kaj lingvojn multe pli interesaj. Pro tio, kaj kreskanta interesiĝo pri la naturo de religio, mi decidis studi en U.T.S. en la urbo Novjorko, (Parenteze, dum tiuj studoj mi fariĝis kvakero.) En la periodo 1959-1960 mi provis laboron en kvakera kunveno en la vilaĝo Collins en la ŝtato New York, kaj dum tiu periodo konvinkiĝis ke mi vere estas ateisto. Tia mi ankoraŭ estas. Sed la studo pri la antikvaj kulturoj tre profunde interesis min, kaj mi ankaŭ daŭrigis mian interesiĝon pri la psikiatria laboro de Karl Jung, unu el la ĉeffondintoj (kun Sigmund Freud) de Psikanalizo. Mi plu studis en la Universitato de Ĉikago 1960-1962, celante la doktorecon. Fine de 1962 mi migris en Aŭstralion, kie mi plu studadis por la doktoreco kaj ankaŭ instruadis. Mia doktora tezo, "Provo eltrovi la ĉefajn karakterizaĵojn de la klasika (biblia) hebrea poezio", en la angla lingvo, estis akceptita en 1964. En 1970 mi ricevis forpermeson de la Universitato de Melburno, kaj komencis studojn en la Instituto C.G. Jung. En decembro 1974 mi revenis al Aŭstralio, al la urbo Perto, kie mi komencis profesian karieron kiel Analiza Psikologo. Min ĉefe interesis la psikozoj, kaj dum longa periodo mi estis terapiisto en privata psikiatria hospitalo en Perto. Nuntempe mi estas emerita, kaj loĝas en la vilaĝo York, kiu situas proksimume 100 kilometrojn oriente de Perto.

Esperanto: Jam kiam dekdujara mi trovis broŝureton pri Esperanto kaj ĝi tiom interesis min ke mi decidis ĝin lerni. Per lernolibroj mi instruis ĝin al mi mem. En 1946 mi membriĝis en la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kaj ofte kontribuis al ĝia revuo "The American Esperantist". Post la fondiĝo de la rivala asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA) mi membriĝis en ĝi, kaj en 1960 mi fariĝis la redaktoro de ĝia revuo, "The North American Esperanto Review", kiun mi plu redaktis eĉ post mia translokiĝo al Aŭstralio. Dum miaj studoj en la urbo Novjorko mi komencis la eldonon de revuo "Kristana Bulteno", kiu estis bone akceptata. Mi ankaŭ tradukis plurajn antikvajn hebreajn verkojn en Esperanton, precipe el la Rulaĵoj de la Morta Maro.
Post mia translokiĝo al Aŭstralio mi komencis la publikigon de profesia revuo pri bibliaj studoj, nomita "
Biblia Revuo", kiu estis eldonata en Ravenna (Italio) kaj kiun mi redaktis ĝis 1973. Ĝi estas bone akceptata en la profesia mondo de historiistoj de antikvaj kulturoj, kaj havis nek por- nek kontraŭ-religian karakteron, sed estis pure scienca. Efektive, Gaston Waringhien iam komentis ke tiutempe ĝi estis "la sola scienca revuo eldonata en Esperanto".
La ekapero de komputiloj en la 1980'oj inspiris min entrepreni la novan "skribtablan eldonadon". En Perto mi transprenis la redaktadon de la regiona bulteno "
La Nigra Cigno" de la okcidentaŭstralia grupo, kaj multe modernigis ĝin. En 1989 oni nomumis min redaktoro de "La Aŭstralia Esperantisto", organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. En 1993 la Novzelanda Esperanto-Asocio petis esti kuneldonanto de tiu revuo, kaj ĝi renomiĝis "Esperanto sub la Suda Kruco"; mi ankoraŭ redaktas ĝin, kaj ĝi aperas regule ĉiun duan monaton.

Mellel: Post la apero de la komputila sistemo Macintosh X, komenciĝis projekto konstrui verkad-programon ("vortilon") multlingvokapablan, kiun oni nomis Mellel. Ĝi nun estas rimarkinde stabila multkapabla programo uzanta Unikodon. Estis dezirinda Esperanta versio de la programo, kaj mi entreprenis fari tion. Nun Mellel havas siajn menuojn, avertojn, kc. kc. kc. ankaŭ en Esperanto, kiel en multaj aliaj lingvoj. Mia filo pretigis klavaranĝon por ebligi la facilan tajpadon de Esperanto per Macintosh Sistemo X; kaj mi unikodigis kelkcent tiparojn kiuj senpage haveblas, aparte de la granda nombro da unikodaj tiparoj kiuj estas natura parto de Sistemo X. Eblas nun diri ke Mellel estas la plej stabila kaj multkapabla programo por komputila verkado, pli ol ĉiu alia.

Verkoj: En la angla lingvo mi aŭtoris kvar librojn: mian doktoran tezon, "The Structure of Hebrew Poetry"; "The Dream Story" (psikanalizado de sonĝoj); "The Mystical Chorus" (studo pri la historio kaj karaktero de religioj); kaj "Marcia" (porinfana romano). El ili "The Dream Story" estas ankoraŭ aĉetebla, eldonata de Inner City Books en Kanado; "The Structure of Hebrew Poetry" kaj "Marcia" ambaŭ aĉeteblas ĉe www.lulu.com, ankaŭ ĉe Amazon. Mi krome eldonis kelkdek artikolojn profesiajn pri lingvistiko kaj pri la historio de religioj.
En Esperanto aperis la plej multaj verkoj miaj. Krom plurcent artikoloj en kaj pri Esperanto, mi aŭtoris plurajn verkojn pri Esperanto, kaj krome grandan kvanton da tradukoj. Inter ili, kompleta traduko de "
La Respubliko" de Platono, kaj "Kratilo" de Platono, tradukitaj el la helena lingvo; ĉiuj 14 volumoj de la infanlibra serio pri Oz de L. Frank Baum. Ili estas elŝuteblaj ĉe la retpaĝo de INKO, sur la Reto.
Mi nuntempe tradukas en Esperanton la porinfanajn librojn de Hugh Lofting. La unua, "
La Historio de Doktoro Dolittle", elŝuteblas per la subpaĝo "Libroj" de ĉi tiu retpaĝo. Ankaŭ la dua volumo, "La Vojaĝoj de Doktoro Dolittle" troviĝas tie. La tria volumo, "La Poŝto de Doktoro Dolittle" estas nuntempe tradukata kaj baldaŭ estos elŝutebla ĉe tiu sama retpaĝp.

Familio: Kompreneble mi ne volas forgesi miajn familianojn. Mia edzino estas Liz. Jen foto de mi kaj ŝi. Liz diplomiĝis (kun honoro) pri antropologio kaj estis profesie edukita kiel lingvisto, kaj respondecis pri la skribsistemo kaj studlibroj pri la lingvo Kupia (en Hindio). Ŝi estas ankaŭ profesie edukita psikologo, kaj profesie laboris kiel Lerneja Psikologo, ĝis sia emeritiĝo.

Me and my wife, Liz Christmas
Mi kaj mia edzino Liz

Mia filino Chris Ashley Broadribb (origine nomita: Cheryl Ann Broadribb, sed ŝi decidis alinomi sin) estas profesia komputilprogramisto. kaj ankaŭ sukcesa aŭtoro de literaturaĵoj.:


Pasted Graphic 1
Chris Broadribb

Mia filo Jaz Brown (origine nomita: Peter Charles Broadribb, sed li ankaŭ decidis alinomi sin), naskita en 1973, mortis en 2004. Dum sia mallonga vivo li ankaŭ estis profesia komputilisto, specialisto pri la komputiloj Macintosh, kaj li multege helpis min pri "Esperanto sub la Suda Kruco" kaj la enretigo de miaj Esperantaj libroj:

Pasted Graphic 2
Jaz/Peter